Guto de amo de etulino Brigitte aux Raporto kun stentoj* en la koro

En enkonduko la auxtoro kurte prezentas sin kaj klarigas, kial li decidis verki la libron. Tamen la klarigo estas tre nebula por ne malkasxi anticipe tion, kio atendas vin. La nebulo densigxas, kiam li skribas pri reanimadejo.

Enkonduko                                                                                                                                                                Mi komencas enretigi popece eltiraĵojn el estonta libro pri reala historio, kiu komenciĝis februare de 2006 jaro. Versxajne ĝi neniam aperus rete aŭ en papera formo, se  subite iuj herooj de la historio ne  rekomencus aktivi. Tial mi konsideras mia devo rakonti al vi la historion.  En unua ĉapitro mi prezentos al vi mian korespondadon kun ĉarma knabino Brigitte Monfort (tiam 9-jaraĝa), kiun multaj en IPERNITY jam ekkonis kaj ekamis. En tria kurta ĉapitro vi ekscios tion, kio multajn mirigos kaj vi partoprenos  ekskluzivan interaktivan ludon. Sed dume bonvolu pacience tralegi la unuajn du ĉapitrojn.

    Ĉiuj nomoj en la historio ne estas elpensitaj de mi. Escepto nomo Natali pro la etika kauxzo.

*) Stentoj estas specialaj spiraletoj, kiujn kirurgo enigas en defektitajn korajn arteriojn por preventi  ilian danĝeran mallarĝiĝon.

Reanimadejo  

   Granda ĉambro de reanimadejo kun kelkaj litoj, ŝirmitaj unu de la alia. Mi kuŝas sur unu el ili proksime al fenestro. Kuŝas, kiel oni parolas, sub gutilo. Mi opiniis, ke sub gutilon trafas nur homoj en komato aŭ proksimaj al tiu stato. Sed mi ĉion vidas, pensas, kvankam kiel en nebulo, do vivas. La urĝa medicina helpo neatendite por mi diagnozis profundan koratakon (infarkto) kaj liveris ĉi-tien sur portiloj.  De tempo al tempo oni injektas ion al mi, donas tablojdojn.  En la kapo svarmas pecoj de frazoj, apartaj vortoj, kiuj aperas, malaperas kaj reaperas: tikli,  guto de amo, naskiĝtago, akcidento,  mil kisojn laŭ odoro de banano!, karulo instruisto 

   La trian tagon vespere oni injektis al mi iun endormigilon kaj mi komencis endormiĝi. Sed subite flegistinoj en la ĉambro ekkuradis tien-reen, aperis aliaj homoj kaj oni enĉambrigis junan paron.  La junulo estis en komato, la junulino senĉese ion kriaĉis, blasfemis kaj ĝemis. Kiel mi komprenis, oni transportis ilin el dancejo, kie ili venenigis sin per iu narkotaĵo. La junulinon oni perforte ligis al la lito kaj komencis tralavi la stomakon per forta akvostrio. Baldaŭ venis milicistoj, kiuj traserĉis poŝojn de la junulo kaj trovis etan malplenan ujon, kio helpis diveni, kiun aĉaĵon ili aĉetis en apuda apoteko por narkotiĝi. Kaj tio helpis batali por savi vivojn de tiuj primitivuloj. Dum streĉa batalo por vivo de  la junulino sxi senĉese krie blasfemis. Pri mi oni  tute forgesis kaj mi, preparita por dormo, kuŝis apude, perceptante ĉion kvazaŭ en nebulo. Enkape denove kirlis iuj frazoj, ankaŭ koleraj.

     Fine la batalado ĉesis, la junulino trankviliĝis, eble endormiĝis, kaj ankaŭ mi.   Matene oni transportis min al ĉambro de intensa kuracado kaj eĉ ne pardonpetis, ke ne faris tion antaŭe. Poiome mi komencis percepti ĉion pli reale. Baldaŭ komenciĝis amasa vizitado de la proksimuloj, precipe anoj de la urba E-klubo. Plej ofte vizitadis min Natali, ĉar ŝi sentis kulpon pro la okazintaĵo. Mi povas eĉ diri, ke tio, kio okazis, savis ŝin, ĉar  portempe direktis ŝiajn magrajn pensojn alidirekten kaj ŝi komencis forgesi pri sia malĝojo. Sed pri tio poste                        

       Mi petis printi kaj alporti miajn korespondaĵojn el reto por ankoraŭfoje pripensi ĉion, kio okazis.   

                    Kaj okazis jeno.